|
||||
![]() | ||||
|
KIO POST StRIGo? Jes, kio post la kara, amata, interesega, etosplena, ripoziga, malstreĉiga, forloga StRIGo, el kiu iom post iom foriris Esperanto? Jen la demando, kiun mi metas antaŭ vi, esperantistoj de la striga generacio. Al tiuj el vi, kiuj legas kaj komprenas LA tekston. Al tiuj, por kiuj mankas Esperanto dum StRIGoj kaj strigeskaj aranĝoj, al tiuj, kiuj ŝatas la lingvon kaj la ideon, kiuj volas progresi en la lingvo kaj aktive ĝin uzi, kiuj emas scii ties kulturon kaj – kia freŝa kaj aŭdaca penso! - al la kulturo kontribui kaj ĝin evoluigi. Iam StRIGo malfermis novan epokon en la rusia E-movado. Kaj tre rapide ĉiuj niaj junularaj E-aranĝoj tiel aŭ aliel fariĝis strigoj – kun simila programskemo, kun simila programplenigo, kun simila programstreĉo, kun simila etoso kaj progresanta krokodilado. Mi tre ŝatus nun anonci tiun epokon fermita. Mi volas lanĉi ion tute alian en tiu ĉi lando. TUTE ALIAN, ĉu vi komprenas? Por vi, karaj, valoraj kaj raraj unuopuloj - esperantistoj de la striga generacio. Kaj mi kredas, mi certas, ke ni faros tion kune. Imagu - kia aventuro, kia risko, kia impertinenteco, kia ĝuo superi kaj venki nevenkeblan marĉon de nia inercio kaj pigro, de nia krokodilado kaj neglektado, de nia analfabeteco kaj stultaj ambicioj! Kia honoro – malfermi novan epokon de pli noblaj idealoj, pli seriozaj celoj, pli fruktodona laboro kaj persona intelekta progreso! Nun vi atendas la konkretan proponon, ĉu ne? Tiu venos. Sed ne nun. Ne tuj. Ne en tiu ĉi mesaĝo. Mi esperas, ke vi transkaptis la impulson. Trasentu, kiel via esperantistemo reagis al ĝi. Demandu vin – ĉu vi pretas? Maturiĝu. Generu ideojn. Kaj ni, certe, ricevos novan tradician Esperantan aranĝon, kies gloro multe superos tiun de StRIGo! Kore kaj kunlabore via |
||||
| (c) Onjo por EK MASI |