|
||||
![]() | ||||
|
DANKVORTOJ Finiĝis la bela 10-jara epoko de StRIGoj. Kaj nun mi volas danke mencii la homojn, sen kiuj StRIGoj ne estus StRIGoj. Aŭ eĉ tute ne okazus. Malfacila tasko… Ek! La unuan StRIGon lanĉis Dima Oŝĉepkov. Jen la homo, sen kiu, vere, StRIGoj eĉ ne naskiĝus. Inspiris lin kaj multe kontribuis al la programo Marina Kodybajkina. Ili formis la imitotan strig-sistemon. Tio estis en Smolensk, en 1995. Tie Saŝa Ĥrustaljov, ĉiam ribelanta kontraŭ esperanta parolado, dum la kunveno de E-parolantoj subtenis la ideon pri la lingva disciplino – kaj mi multege dankas lin ĝis nun, ĉar tiu evento faris jam la 1-an StRIGon Esperanta aranĝo. Polinka Belova – mia dekstra mano, mia maldekstra mano, mia racio kaj emocio, mia amata amikino kaj fidela esperantisto – portis sur siaj ŝultretoj organizan pezon de la StRIGoj 2, 3, 4, 5. Roĉjo, karega, vin mi dankas speciale pro la lastaj jaroj, kiam vi estis rilate StRIGon “pli sankta, ol la papo”, memorigante al mi, ke jam tempas por StRIGo labori, kolektiĝi, fari tion kaj tion… Estis krizaj momentoj, kiam mi relanĉadis ĉion kvazaŭ de nulo, sentante min tute sola – sed – ne tute, tamen! Ĉar estis vi. Mia kara fratinjo Oksanka Zvereva ekde la 1-a StRIGo apudis kaj subtenis min per siaj zorgoj kaj amo kaj la programon – per siaj talentaj kontribuoj. Historia persono, cetere! Dum StRIGo-1 ŝin trovis Miŝa Djukov kaj post kelkaj jaroj ili formis feliĉan familion, kie naskiĝis nia strigido – Lenoĉka Djukova. Kaj la alia mia “parenco” - nesupertaksebla Oĉjo Dadajev, mia inspiro kaj nervozilo, mia ĉagreno kaj feliĉo – la etosestro, la StRIGo-animo ekde la 1-a StRIGo kaj dum pluraj jaroj. Niĉka Kuĥtina - ornamaĵo de ĉiu StRIGo. Ĉiam memstara, iniciatema, respondeca, kreiva. Pro la plej artaj programeroj mi devas danki vin. Sergej Vasiljev – ho! – jen la epoko, vere! Liaj trejnadoj restrukturigis nin kiel homojn, faris el ni la Teamon kaj porlonge formis StRIGojn kiel homan forĝejon. Katjona – Katja Bebenina – eh! – kie vi estas nun? Ege vi mankas al ni, neforgesebla! PaVo – Pavel Volkov, Doktor’ Volkov – ekde la 3-a StRIGo en Jaroslavl’, ĉu tiel? Sen vi jam neniu StRIGo eblas. Mi simple ne laboros sen vi, ĉu vi scias? Mia lasta oazo – via Orienta Korto. Onjo, Onjeĉka Ĉerniŝova, la plej fidela kaj proksima mia amiko - kio estus mi sen vi, kio estus sen vi la lastaj StRIGoj? Ĉiam admirinde saĝa, prudenta, enorme respondeca kaj samtempe sentema, sindona kaj amanta! Dankon pro via porstriga heroaĵo! Miquel (Gomez i Besos) el Katalunio nepre meritas dankegojn. La plej sukcesa eksterlandano dum StRIGoj, li strikte sekvis ĉiujn 4 StRIGajn leĝojn (kaj tiel grave helpis esperantigi la StRIGon-8!), pliriĉigis la programon per siaj kontribuoj kaj organizis signifan financan subtenon por la sekvaj StRIGoj. …Vere, multegaj homoj meritas aperon en tiu ĉi danklisto! Sed dume mi ĉesu. Kaj, kvankam ŝajnas al mi, ke ne ekzistas en la mondo pli bonaj teamanoj kaj amikoj, mi tamen preferas eki novajn listojn de la homoj, samgrade sindonaj, profesiaj, laborkapablaj kaj talentaj, kiel tiuj ĉi. Mi invitas ĉiujn esperantistojn esti samkore kaj samsincere dankataj pro ilia pormovada laboro, kiel mi dankas nun la “kunmetitan” teamon de la forflugintaj StRIGoj! Kore kaj kunlabore via M.S. |
||||
| (c) Onjo por EK MASI |